Biodizelo
El Vikipedio
Biodizelo estas speco de dizeloleo, farita el naturaj vegetalaj grasaĵoj (planta oleo), ne el petrolo. Ĝi estas favorita de ekologiistoj pro ties daŭrivo kaj tre malplia poluo, ĉefe rilate 1° kombinaĵoj malutilaj je sano 2° forceja efiko, acidaj pluvoj, kaj malkonstruo de ozon-tavolo. Ankaŭ ekonomiaj, kaj politikaj kialoj ludas, ĉar ĝi eblas la landon kiu uzas ĝin produkti ĝin sur sia propra grundo, kaj tiel esti malpli dependanta de nafto-merkato, kaj ankaŭ minaco de ties venonta elĉerpiĝo.
Preskaŭ ĉiujn vegetalajn oleojn eĉ nemanĝeblajn oni povas uzi por produkti biodizelon. En Brazilo, la ĉefa fonto al tio estas ricinosemo.
Enhavo |
[redaktu] Danĝeroj
Jeffrey DUKES usona biologo (University of Utah) kalkulis en 2003, ke la ĉiujare forbrulita fosilia brulaĵo estas produktebla el 400-obla biologia kapacito de la Tero (el 98 tunoj da organika materialo unu galjono da biodizelo). Tiel simple neeblas la eŭropa celo de 20 % je biofuelo.
En Indonezio oni rapidege forhakas arbarojn por planti olepalmojn, tio kaŭzas gravajn damaĝojn en la medio.
Kvankam tiuj informoj ne estas tute nediskutindaj, ĉar vere estas intereso de naftindustrio pri la neebleco de la projekto. Alie, ĉar la ĉefaj produktantoj de biodizelo estas tropikaj landoj, multaj homoj, ĉefe industriistoj kaj politikistoj, de Eŭropo, Japanio kaj Usono temas pri la estonta dependo de importado de biodizelo kaj alkoholo kiel okazas hodiaŭ al nafto kaj preferas daŭron de serĉo pri energifontoj produkteblaj en siaj landoj, kiel hidrogeno, ekzemple.
Vere, biodizelo kaj alkoholo estas bona por landoj kiel Brazilo, kiuj produktas ilin, sed estas eble netaŭga por neproduktantaj landoj. Sed, eble, en la estonto, ne estos nur unu anstataŭanto al nafto, sed multaj.
[redaktu] Teknikaj standardoj
La komuna internacia standardo por biodizelo estas EN 14214.
La standardoj garantias la sekvantaj gravaj faktoroj :
- Plenumo de la kemia reakcio.
- Forigo de glicerino.
- Forigo de catalisto.
- Forigo de alcoholo.
- Ne apero de liberaj grasaj acidoj.
Bazaj industriaj pruvoj por determini se la produktoj akordas kun la standardo, inkludas tipike Kromatografio, por pruvi la pley gravaj faktoroj eksponitaj supre. Pli kompletaj pruvoj estas pli malmultekostaj. Biodizelo kiuj sekvas la standardoj pri kvalito estas tre ne-toksa, kun toksa takso (LD50) pli granda ol 50 mL/kg
[redaktu] Plantolea importo de EU
- 2004/2005-a sezono (de oktobro ĝis septembro): 7,8 milionoj da tuno
- 4,4 milionoj da palmoleoj (en tunoj)
- 2005/2006-a sezono: 8,75 milionoj da tuno
- 28.000 tunoj da kolzoleo
- 4,9 milionoj da palmoleo (en tunoj)
- 250.000 tunoj da kolzoleo (grandparte el Nord-Ameriko)
En 2005 Eu ŝajnas iĝi neta importanto de sojoleo, ĝis tiam ĝi estis eksportisto.