Diskuto:Birmo
El Vikipedio
Ĉu Birmo? ne Mjamao?
La militistara registaro de Birmo en 1991 ŝanĝis la ANGLAJN formojn de multaj loknomoj, dirante nenion pri Esperantaj formoj. Tamen, vidu la nomojn de la artikolo en aliaj lingvoj. Granda plimulto de aliaj lingvoj uzas Myanmar en unu formo, malmultaj uzas Burma aŭ proksime. Laŭ 15a regulo, mi kredas ke indas uzi Mjanmaro aŭ pli bone Mianmaro. La sama logiko ne donas klaran rezulton pri la ĉefurbo Ranguno/Jangono. Ĉio ĉi estas teoria parolo; Gugla serĉo indikas ke Birmo estas preferata en interreta Esperantujo. -- Tiele parolis KriZe.