Birmo
El Vikipedio
Birmo - Myanma Neinang
Lando en sud-orienta Azio.
- Landkodo: MM.
- E-nomo: [a] Mjanmao.
- Nacia nomo: Myanma Neinang.
- Areo: 676.600 kv.km.
- Politika sistemo: milita reĝimo.
- Ŝtatestro: gvidanto de ŝtata konsilio Than Shwe (1992).
- Adm. divido: 7 regionoj kaj 7 ŝtatoj.
- Ĉefurbo: Pyinmana aŭ Naypyidaw.
- Urboj: Ranguno aŭ Jangono (3.662 mil), Mandalay (417 mil), Basejn (356 mil).
- Loĝantaro: 45.106 mil (1995), inter ili 68% birmanoj, 9% ŝanoj, 7% karenoj, 3% ĉinoj, 13% aliaj.
- Ŝtatlingvo: birma
- Parollingvoj: karena, ŝana, kaĉina, mona, ĉina.
- Kredantoj: budhistoj.
- Eksporto: rizo, kaŭĉuko.
- Organizoj: UNO (1948)
[redaktu] Birmo aŭ Mjanmao?
En 1989 la militista registaro decidis, ke oni uzu en aliaj lingvoj ne plu la landnomon "Birmo" (Burma, Birmanie k.s.), sed anstataŭe la nomon birmlingvan: Myanma. Tiun nomon la lando jam havas delongege en la birma lingvo, sed tamen la afero estas ofte false prezentata kiel nomŝanĝo okazinta en 1989. Por la angla lingvo la registaro aparte enkondukis la formon Myanmar kun aldona "r", ŝajne por konservi la sonon por tiuj, kiuj parolas angle laŭ brita maniero (la "r" tiam ne sonas). La esperanta formo de tiu nomvarianto estas "Mjanmao". La registaro samtempe deklaris, ke oni uzu por la ĉefurbo la nomformon Yangon (en Esperanto Jangono), anstataŭ la formo Rangoon (en Esperanto Ranguno), kiun uzas multaj lingvoj. Iuj landoj kaj instancoj agnoskis tiujn postulojn, sed ne ĉiuj. En Esperanto, "Birmo" estas ankoraŭ la plej ofte uzata nomo. Ankaŭ la nomon de la lingvo oni volas reliterumi kiel "la mjanmaa".
[redaktu] Urboj
La plej granda urbo de la lando, kun 4.477.782 loĝantoj (en 2005) estas Ranguno, kiu ĝis novembro 2005 estis la ĉefurbo de la lando. Ekde decembro 2005, la administracioj estis translokigitaj al la nova ĉefurbo Pyinmana, kiu situas ĉirkaŭ 320 km norde de Ranguno. La 6-an de februaro 2006 la translokigo de ĉiuj ministerioj estis oficiale finita. La nova ĉefurbo estas malpermesita al civilistoj kaj eksterlandanoj kaj estis oficiale nomita Naypyidaw (reĝa urbo) la 22-an de marto 2006.
Aliaj grandaj urboj estas Mandalay, Mawlamyaing, Bago, Pathein.
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Kategorioj: Azio | Birmo