Blaj
El Vikipedio
Blaj /blaĵ/ (hungare: Balázsfalva, germane: Blasendorf) estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de la riveroj Târnava Mare kaj Târnava Mică nordoriente de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 2204 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj) ; en 1992 24101. Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1252 kaj 1271. En 1333 estis ekleziejo kaj havis hungarajn loĝantojn. En la 18-a jarcento fariĝis la eklezia kaj kultura centro de la rumanoj en Transilvanio. Ĝi estis la loko de naciaj kunvenoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Administre apartenas al ĝi Blaj-Sat, Deleni-Obârşie, Izvoarele, Fliteşti, Mănărade, Petrisat, Spătac, Tiur, Veza.
[redaktu] Renomaj personoj
- Iacob Mureşianu (Braŝovo, 29-a de junio 1857 - 25-a de majo 1917) rumana komponisto (Teksto nacia imno de Rumanio)
- Iuliu Mureşianu (*3-a de januaro 1900 - Cluj, 15-a de februaro 1956) rumana komponisto