Blankstriovosta maraglo
El Vikipedio
La blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphus) estas tre granda, bruneca rabobirdo, tre simila al maraglo aŭ blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla), kiu apartenas al la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio Akcipitredoj kiu inkludas aliajn rabobirdojn kiel buteoj, akcipitroj, milvoj, cirkuoj kaj veraj agloj. Ĝi diferenciĝas el la maraglo aŭ blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla) per la vostokoloroj: dum tiu lasta havas pure blankan voston, la blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphus) havas voston duone blanka kaj duone nigra, tio estas blanka la unua duono -la kolvosto- kaj nigra la pinta duono -tio okazas nur en tiu specio-. Krome tiu ĉi estas iom pli malgranda.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Ili vivas en centra okcidenta Azio el Mongolio ĝis la Kaspia maro, kaj el Irano ĝis Birmo. Loĝantoj el Pakistano ĝis Birmo (ne en suda Barato). Bredantoj en Okcidenta Ĉinio, Mongolio kaj centra Azio. En Irano vintras aŭ manĝas. Ili loĝas proksime de akvorezervejoj aŭ grandaj riveroj ĉar tie ili manĝas. El marnivelo ĝis 4.000 m. de alteco.
[redaktu] Aspekto
Ili estas helbrunaj kape, gorĝe kaj bruste kun pli pala vizaĝo. La larĝaj flugiloj estas malhelbrunaj kaj la dorso ruĝeca dum la subflugiloj plimalhelaj, sed kun blanka strio. La vosto estas nigra kun jam menciita diferenciga larĝa blanka strio. Junuloj estas supre pli malhelaj kaj ne havas la blankan vostan blankan strion; pro tio ili povas esti konfuziĝita kun jumuloj de aliaj grandaj agloj. Ili estas plej ofte 76-84 cm longaj kun enverguro de 200 ĝis 250 cm. La ino pezas el 2100 ĝis 3700 g ; la masklo iom pli malgranda el 2000 ĝis 3300 g.
[redaktu] Manĝado
Ili manĝas ĉefe grandajn fiŝojn. Ili superflugas riverojn aŭ lagojn por predi fiŝojn ĉu vivaj ĉu mortaj kiuj estas videblaj ĉe la surfaco foje ekde gvatejo. Foje tiuj predoj estas tiom grandaj, ke la maraglo devas treni ĉeborden aŭ forlasi ilin. Ankaŭ akvaj birdoj povas esti ties predoj, ekzemple anseroj, nestoj de podicepoj, kormoranoj, ktp. Fine ĝi povas forrabi aliajn rabobirdojn iliajn predojn kiam portitaj al nesto. Ankaŭ ranoj, reptilioj aŭ testudetoj povas esti iliaj predoj. En Ĉinio ili manĝas eĉ etajn mamulojn.
[redaktu] Bredado
Malsimile ke la blankvosta maraglo, tiu ĉi blankstriavosta maraglo ne nepre bezonas arbon por nestado aŭ ripozado. Sude ja ili nestas surarbe, sed norde ili povas profiti rokan protektitan lokon surplanke, kie ili konstruas enorman neston el bastonetoj ĝis ĉirkaŭ 2 m diametre. En Marte aŭ aprile la ino demetas el du ĝis kvar (pli malofte) ovojn kovotaj dum 40 tagoj. Post du monatoj la idoj elflugas sed la gepatroj zorgos ilin dum alia monato.
[redaktu] Kutimoj
La birmaj birdoj estas loĝantoj, la nordaj migras trans Himalajo ĉu en Barato ĉu en Irano. Dum parigadaj ceremonioj krias akre kaj laŭte, sed dum alia tempo temas pri silenta specio. Ili flugas rapide.
[redaktu] Konservado
Tiu specio estas iom endanĝerigita, ĉar restas nur ĉirkaŭ 2,500 ĝis 10,000. Krom rekta mistrakto, homoj detruas ties medion, per polutado, sekigado kaj troa fiŝkaptado. Krome en Barato tiu maraglo estas minacata ankaŭ de disvastigo de akva hiacinto (Eichhornia) kiu kreskas en riveroj kaj lagoj malhelpante predadon.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- ARKive -
bildoj kaj filmoj de Blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphuscana)
- Pallas's Fish Eagle - BirdLife species factsheet — Informado pri konservado
- H. leucoryphus mapo (tro granda kaj malrapide elŝutebla)