Blua cirkuo
El Vikipedio
Blua cirkuo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Circus cyaneus |
La Blua cirkuo (Circus cyaneus) estas taga rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familo Akcipitredoj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo kaj medio
Ĝi bredas en la nordaj partoj de la Norda hemisfero, tio estas, en Kanado kaj Usono, kaj norda Eŭrazio, ekde Hispanio ĝis nordorienta Siberio kaj ekde Skandinavio ĝis norda Ĉinio. Ne estas tre komuna en mediteraneaj regionoj. Escepte en la plej tepidaj regionoj kiel Francio kaj Britio, ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, kiel Meksikio en Ameriko, Balkanio en Eŭropo, Turkio, Centra Azio kaj Ĉinio en Azio. Ĉiukaze ili grupiĝas vintre, ofte kun Kolombfalkoj.
Tiu mezgranda rabobirdo bredas en arbustejoj, ebenaĵoj, marĉoj kaj (en Eŭropo) terkulturejoj. Vintre estas birdo de malferma kamparo.
[redaktu] Aspekto
Temas pri tipa cirkuo -longa el 43 ĝis 60 cm kaj peza 350 g maskloj kaj 530 g inoj-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn. Masklo estas helgriza supre kaj blanka sube, kun nigraj flugilpintoj kaj mallarĝegaj linioj en malantaŭa parto de flugiloj. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube striita je bruno. Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto, pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Griza cirkuo havas tiun blankan ringon, sed ili ne estas tiom larĝaj kaj videblaj kiom tiuj de Blua cirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj.
Junuloj estas similaj al inoj, sed pli helaj dorse kaj pli ruĝaj kaj striitaj ventre. Ili havas brunajn okulojn.
[redaktu] Kutimoj
Bluaj cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, reptiliojn, ranojn, insektojn, ktp., ĝis grando de leporo kaj birdojn ĝis grando de ansero, per surpriza kapto ekde malrapida ŝvebo malalta super terkulturejoj, arbustejoj aŭ marĉoj.
Ripozas grupe ĝis po dek birdoj sur monteto ĉefe post bredosezono. Tiam inoj forpelas masklojn de manĝoteritorio.
[redaktu] Bredado
La nesto de tiu specio estas surplanka inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blublankecajn ovojn, sed eblas el unu ĝis naŭ. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon, foje ne nur al unu nesto sed al plia, ĉar li povas esti poligamo, kaj defendas la teritorion. La idoj elnestiĝas post dua monato.
[redaktu] Subspecioj
Temas pri du subspecioj: la malnovmonda, nome C. c. cyaneus kaj la novmonda, nome C. c. hudsonius.
[redaktu] Konservado
Ĉasistoj akj ĉasnegocistoj persekutis ilin kaj pro tio ili nun malabundas en Britio.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.