Borakso
El Vikipedio
Borakso (Na2B4O5(OH)4.8H2O ) estas mola kaj malpeza, senkolora kristalo. Ĝi estas uzata por produkto de vitroj, ceramikaj emajloj, kiel solvaĵo de metaloksidaj, aldonaĵo ĉe veldado kaj lutado, sinteza sterko, sapoj, buŝakvoj (higieniaj), desinfektaĵoj kaj akvomoligaĵoj.
Oni produktis, ekspluatis la borakson el salaj lagoj de Kaŝmiro kaj Tibeto kaj liveris tion por purigo, fajnigo al Eŭropo.
Oni produktis ĝin industrie el colemanito, kernito, tincalconito kaj mem el la boraksa mineralo per solvado en akvo, filtrado kaj vaporado. Ĝis la 1930-aj jaroj, la colemanito estis la baza krudmaterialo, poste la kernito ŝanxgis tion, pli poste la boraksa mineralo.
Duonon de la monda industria borkombinaĵo-produktado donas suda parto de Kalifornio, tiel Searles-lago, ĉirkaŭo de Kramer kaj colemanitejoj de Death Valley.