Bremerhaven
El Vikipedio
Bremerhaven estas havena urbo en nordokcidenta Germanio kun 116.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la riverego Weser, nur malmultajn kilometrojn for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron. Kune kun la urbo Bremeno (situanta je 53 km pli sude), ĝi konsistigas la germanan federacian landon Bremeno.