Bremeno
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Bremeno
Areo: 404 km2
Loĝantaro: 680.000
Bremeno estas hansa urbo en nordokcidenta Germanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Bremeno, al kiu apartenas krom Bremeno ankaŭ la urbo Bremerhaven situanta je 60 km pli norde. Bremen troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la riverego Weser, 70 km for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron.
En 2004 la Urbodomo de Bremen kaj la Statuo de Roland (Bremer Roland, troviĝanta inter la urbodomo kaj la katedralo), estis nomumitaj Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
[redaktu] Partneraj urboj
Bremeno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Gdansko (Pollando), ekde 1976
- Rigo (Latvio), ekde 1985
- Dalian (Ĉinio), ekde 1985
- Rostock (Germanio) ekde 1987
- Ĥajfo (Israelo), ekde 1988
- Bratislavo (Slovakio), ekde 1989
- Corinto (Nikaragvo), ekde 1989
- İzmir (Turkio), ekde 1995
- Jokohamo (Japanio), ekde 2001
- Windhoek (Namibio), ekde 2001
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- StadtPanoramen Bremen - germanlingva retejo pri Bremen
- Rakonto pri la Bremenaj Urbmuzikantoj (en Esperanto)
- Esperanto-Grupo Bremen