Brizo
El Vikipedio
La vorto havas plurajn signifojn:
Brizo estas regule okazanta vento, vertikale ascenda kaj kaŭazata de la varmiĝo de la malsupra tersurfaco, ĉe la indico 4-6 de la Boforta skalo. Plej ofte oni renkontas marbordan kaj glaĉeran brizon. (laŭ PIV)
Brizo (Briza) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj el poacoj kun larĝaj, pendaj spiketoj en maldensa paniklo. Ekzistas ĉ. 20 specioj en Eŭropo, Azio kaj Suda Ameriko. (laŭ nova PIV).