Boforta skalo
El Vikipedio
Boforta skalo estas skalo por mezuri la rapidecon de vento. Ĝia eltrovinto estis brita mara oficisto Boforto (Francis Beaufort, 1774-1857).
Indico de Boforto | Rapideco de vento (km/h) | Nomo |
---|---|---|
0 | 0 ĝis 1 | kalmo, senvento |
1 | 2 ĝis 5 | zefireto |
2 | 6 ĝis 11 | zefiro |
3 | 12 ĝis 19 | brizeto |
4 | 20 ĝis 28 | milda brizo |
5 | 29 ĝis 38 | forta brizo |
6 | 39 ĝis 49 | brizego |
7 | 50 ĝis 61 | ŝtormo |
8 | 62 ĝis 74 | ŝtormo |
9 | 75 ĝis 88 | ŝtormo |
10 | 89 ĝis 102 | ŝtormo |
11 | 103 ĝis 117 | tempesto |
12 | 118 kaj pli | uragano |