Bruna ibiso
El Vikipedio
??Bruna ibiso Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Plegadis falcinellus Linnaeus, 1766 |
La bruna aŭ glacea ibiso (Plegadis falcinellus) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de treskiornitedoj loĝas en lagoj aŭ marĉoj de Eŭropo, Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Ameriko. Ĝi hazarde montriĝas en Fuĝjan- kaj Ĝeĝjang-provincoj de Ĉinio. Ĝi estas mezgranda vadbirdo, kun longeco de 60 cm. Ĝiaj beko kaj kolo estas longaj kaj kurbaj. La nigrebruna plumaro brilas purpure, verde kaj brunruĝe. La kapo kaj kolo estas helbrunaj. Vintre la plumaro perdas brunan koloron, sed konservas iom da briloj. Junaj birdoj havas nekurban bekon kaj pli helajn plumojn ĉe la malsupra korpo.
La brunaj ibisoj vivas grupe. Ili estas rapidmovaj. Oni ofte vidas, ke ili vadas en malprofunda akvo per grandaj paŝoj kaj subite enpikas en akvon aú ŝlimon sian bekon por kapti ĉasaĵon. Fiŝoj, salikokoj, insektoj, moluskoj, lumbrikoj, ranoj kaj eĉ akvaj serpentoj estas iliaj manĝaĵoj. Ilia loĝejo longe distancas de loko, kie ili serĉas manĝaĵon, kaj ili flugas tien kaj reen grupe inter la du lokoj. Dum flugado ili etendas la kapon kaj kolon antaŭen, jen svingas la flugilojn, jen glisas kun disetenditaj flugiloj. Ili svingas la flugilojn pli rapide kaj pli pene ol ardeoj. Ilia kriado similas al la mekado de ŝafido.
Brunaj ibisoj generas amase en marco aŭ humida kaj malalta loko. Iam ili mikse loĝas kun ardeoj. Somero estas tempo por ilia genero. Ili konstruas sian pladforman neston inter fragmitoj, sur arboj aú arbedoj, per velkintaj fragmitoj, herboj kaj branĉetoj. La birdino demetas 3-5 bluverdetajn ovojn. La gepatraj birdoj alterne faras kovadon. Post tri semajnoj elkoviĝas idoj, kiujn nutras iliaj gepatroj. Forlasinte la neston, la junaj birdoj agas kune kun siaj gepatroj. En la fino de somero ili forlasas sian generan lokon. La birdo estas rara porapreza birdo, sed ĝis nun neniu zoo en Ĉinio montris gin.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.hbw.com/ibc/phtml/especie.phtml?idEspecie=385
- http://www.birds.cornell.edu/programs/AllAboutBirds/BirdGuide/Glossy_Ibis_dtl.html
- http://images.google.com/images?q=Plegadis+falcinellus
- http://www.biologie.uni-hamburg.de/b-online/birds/1617_51.htm