Brunkapa emberizo
El Vikipedio
?Brunkapa emberizo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Emberiza bruniceps Brandt, 1841 |
La brunkapa emberizo (Emberiza bruniceps) estas birdo, kiu nestas en Centra Azio kaj Afganio; biotopo: verprejoj arboj, akvoborde en duondezertaj terenoj. Travintras en Hindio, kie ili iras en ampleksaj flug"nuboj", kiuj serĉas sian nutron sur la cerealkampoj, interspacitaj de veprejoj.
[redaktu] Aspekto
La ina birdo similas paserinon, sed kun pugo palflava. La virbirdo havas ventron vigleflava, la frontparto de la kapo, gorĝo kaj supra brusto brunaj. La cetero iom simile al pasero, sed iom verdeca surdorse. Kiam en Hindio ili amase stariĝas sur verdaj arboj ili demalproksime pensigas, ke la arbo surhavas viglan flavan floraron.
[redaktu] Nesto
La nesto de brunkapa emberizo estas tasoforma kaj farita el herbotigoj kaj fibroj, remburita el kaproharoj; kaŝegita en densa arbetaĵo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
la multflanke simila Nigrakapa emberizo (Emberiza melanocephala)