Nigrakapa emberizo
El Vikipedio
??Nigrakapa emberizo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Emberiza melanocephala Scopoli, 1769 |
La nigrakapa emberizo (Emberiza melanocephala) estas birdo, kiu nestas de Grekio ĝis Irano; biotopo: veprejo, olivarbaroj, ĝardenoj. Travintras en okcidenta Hindio, kie ili iras en ampleksaj flug"nuboj", serĉante sian nutron sur la cerealkampoj, interspacitaj de veprejoj.
[redaktu] Aspekto
La ina birdo similas paseron, sed kun pugo palbruna; La virbirdo havas ventron vigleflava, la kapo tute nigra. La cetero iom simile al pasero. Kiam en Hindio ili amase stariĝas sur verdaj arboj ili demalproksime pensigas, ke la arbo surhavas viglan flavan floraron.
[redaktu] Nesto
La nesto de nigrakapa emberizo estas tasoforma kaj farita el herbotigoj kaj fibroj, remburita el kaproharoj; kaŝegita en densa arbetaĵo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
la multflanke simila Brunkapa emberizo (Emberiza bruniceps)