Bruno Gröning
El Vikipedio
Bruno Gröning (naskiĝis la 31-an de majo 1906 en Danzig-Oliva; mortis la 26-an de januaro 1959 en Parizo) konatiĝis kiel sanigisto per spiritaj fortoj. Li famiĝis unue en printempo 1949 pro la miraklo de Herford, la sanigo de la 9-jara knabo Dieter Hülsmann de muskola distrofio. Tamen la knabo mortis 6 jarojn poste pro sia malsano.
Bruno Gröning rigardis sin kiel senditon de Dio kaj asertis, ke li kapablas sanigi homojn per "saniga kurento". En 1953 li fondis la asocion "Gröning-Bund" pri spirita sanigado kaj fariĝis ties prezidanto. La asocio ekhavis multajn lokajn "amikarojn".
En 1954 germana tribunalo malpermesis al Bruno Gröning - kiu havis nenian kuracistan edukon - ĉiajn publikajn prezentiĝojn. En januaro 1958 la Landa Tribunalo en Munkeno kondamnis Bruno Gröning je 8-monata aresto en malliberejo kun prova tempo kaj monpuno de DEM 5.000,-- pro senatenta mortigo: Bruno Gröning igis 17-jaran malsanulinon ne viziti kuraciston, tiel ke ŝi mortis pro tuberkulozo. La kasacia proceso restis sen fina verdikto, ĉar Bruno Gröning mem mortis en 1959 pro stomaka kancero.
Post lia morto la "Amikaro Bruno Gröning" tamen daŭrigis sian aktivadon. Oni asertas, ke Bruno Gröning nun sanigas homojn el la transa mondo. En 1992 Detlef Meier el Germanio, kiu rakontis ke Bruno Gröning sanigis lin de psikaj problemoj (ekz. manĝo-manio), inciatis la fondon de la Esperanto-sekcio de la Amikaro. Kvankam la Amikaro nomas sin "loza kuniĝo de homoj el ĉiuj kontinentoj" (Jarlibro de UEA 2005, p. 75), temas pri organizo kun severa hierarkio. Decidoj de la nuntempa gvidantino de la Amikaro, Grete Häusler, estas rigardataj kiel devigaj. En la germanlingvaj landoj, la Amikaro estas ofte nomata sekto.
La publikaĵoj de la Amikaro devas esti rigardataj singarde. Ekzemple sur la esperantlingva retpaĝo http://www.bruno-groening.org/esperanto/mwf/erfahrungsbericht.htm oni raportas nur pri la sanigo de Dieter Hülsmann, ne pri lia fina morto pro muskola distrofio.