Buŝelo
El Vikipedio
Buŝelo (aŭ ĝenerale kiel grenmezurilo) estas malnova mezurunuo por mezuri ĉefe la grenojn. Ĝi estas samtempe volumena kaj masa mezurunuo.
Ties grandeco variis laŭ provinco: ĝi povis estis de 31 aŭ 34 litroj, sed ankaŭ 20 l aŭ 15 l.
La grenmezurilo estis farita el ligno kaj havis la formon de sitelo, kun unuflanka longigo por prenilo. Oni forbalais la superfluajn grenojn per t.n. buŝelfrapilo.
En la usona kaj brita nezurado, oni uzis por grenmezurado la peck-on, kiu estas 8,811 l en Usono kaj 9,094 l en Britio. Oni mezuris komence per tio la farunon en la 14-a jarcento.