Litro
El Vikipedio
La litro estas mezurunuo de volumeno simbolita per l aŭ L. La L estis enkondukita kiel simbolo por litro, por eviti miskomprenojn kun cifero 1, kaj kutimas ĉefe en la angla- kaj franclingvaj regionoj.
La baza unuo por volumeno en SI estas la kubmetro (m³). Unu litro egalas al milono de kubmetro. (1 L = 0,001 m³).
Kubo kun eĝoj (randoj) de 10 centimetroj havas la volumenon de unu litro.
[redaktu] Historio
1793 la litro enkondukiĝis en francio ol "respublika unuo" kaj identiĝis al 1 kuba decimetro.
1879 la CIPM transprenis la francan difinon de la litro kaj diktis la uzon de "l" (malgrandletera L) kiel simbolo.
1901 redifinis la 3-a CGPM la litron al la volumeno kiun 1 kg havas je la temperaturo de sia plej alta denso kaj premo de 1013,25 hPa (normala premo). Tiel la litro estis 1,000028 dm³. Kun tiu nova tasko de la litro, kunligi mason kaj volumeno per natura konstanto de akvo, pura akvo pezis eksakte 1,0000 kg/l (sed plu 999,975 kg/m³).
Poste oni ŝanĝis la difinon al akva temperaturo de 4 °C (la temperaturo de la plej alta denso estas 3,98 °C). Tie pura akvo pezis refoje iom malpli ol 1 kg/l.
1964 je la 12-a CGPM oni restaŭrigis la difinon de 1793. De tiam la litro estas ree eksakte unu kuba decimetro, kaj akvo pezas – kiel antaŭ 1901 – 0,999975 kg/l.
1979 je la 16-a CGPM permesiĝis la grandletera L ol alternativa simbolo por la litro. Samtempe oni eldiris la volon teni nur unon de la du simboloj. 1990 oni nur diagnozis ke ĝi estis tro frua per fina decido.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://physics.nist.gov/cuu/Units/outside.html
- http://www.bipm.org/utils/en/pdf/si-brochure.pdf
- http://physics.nist.gov/cuu/Units/units.html
- http://conversion.konverter-jedinica.com
- http://www.npl.co.uk/npl/reference/international.html