C/2006 P1
El Vikipedio
C/2006 P1, ankaŭ konata kiel Kometo McNaught estas kometo kiu estis malkovrita la 7-an de aŭgusto 2006 en Aŭstralio de Robert H. McNaught. Ĝi atingos apsidon je 12-a de januaro 2007 kaj estas videbla per nuda okulo. Ĝi estas videbla apud Venuso, Konstelacio Aglo, kaj Konstelacio Serpentisto dum sunleviĝo aŭ sunsubiro en la norda hemisfero. Ĉe magnitudo -2, ĝi estas nune la plej brila kometo videbla ekde Kometo West en 1975, kaj la 4-a plej brila kometo en lastaj 70 jaroj. Post-pasanta la sunon pli poste en la monato, ĝi estos videbla en la suda hemisfero, eble pli brila astro ol ĝi estas nun.