Canal Grande
El Vikipedio
La Granda Kanalo de Venecio, itale Canal Grande, estas la ĉefa akvovojo de Venecio. Ĝi trairas la urbon laŭ formo de inversa "S", de la stacidomo (nord-okcidente) al placo de Sankta Marko (sude).
La kanalon transas nur tri pontoj:
- Ponte degli Scalzi ĉe la stacidomo
- Ponte di Rialto, tre bela kaj fama, centre
- Ponte dell'Accademia (Akademia Ponto), sude
Aliloke necesas boato por transiri; la liniaj boatoj, kiuj laŭiras la kanalon, alterne haltas ĉe la du flankoj. Eblas ankaŭ uzi taksian barketon (gondolon).
Ĉiuj tri kanalaj pontoj estas sufiĉe altaj por tralasi boatojn ankaŭ ĉe alta akvo; tial la kanalo estas grava akvovojo ĝuste dum periodoj de alta akvo, kiam boatoj ne povas pasi tra sub la pontoj de la malpli grandaj kanaloj.