Carlos Lima Melo
El Vikipedio
Carlos LIMA MELO (karhlŭz lima melŭ) /'kaRlwz lĩmə'mεlw/ estas brazila esperantisto. Homeopata kuracisto, kunfondanto en 1965 de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj ĝia unua ĝenerala sekretario. Li ankaŭ estis unu el kreantoj de infanejo Bona Espero.
En la komenco de 1970-aj jaroj kreis la "naturan metodon" kaj gvidis kursojn en Natal, Caruaru, Maceió, Valença kaj Rio Largo. En 1975 gajnis internacian medicinan premion per monografio originale verkita en Esperanto.
Li estas ano de Redakta Komitato de Medicina Heroldo.
[redaktu] Verkoj
- Natura metodo;
Ĉi tiu artikolo pri "Carlos Lima Melo" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.