Cedilo
El Vikipedio
Cedilo estas diakrita signo ( ¸ ) kun similo al hoketo. La cedila arketo ĉiam malfermas sin kontraŭe al la legodirekto, samkiel dekstra parentezo. (Krom ĉe minuskla g en la Latva, kie ĝi pro kialo praktika-estetika aperas 180-grade turnita super la litero.) Cedilo originas en la subparto de minuskla eĵo, vario de Z en certaj skriboj: . (La nomo "cedilo" venas de la malnov-Hispana cedilla [seDILJa] - "z-eto".)
La plej vaste uzata litero cedila estas Ç. Cediloj ankaŭ aperas ĉe la litero S, kaj en la Latva ortografio ĉe G, K, L, N. La cedilo en Latva skribo ofte pli similas al fiksita komo ol ĉe C kaj S.
En Rumanlingvaj tekstoj oni ofte vidas cedilajn S kaj T. Tio tamen estas eraro, estigita pro mankohava softvaro/tekniko. Tiuj S kaj T devas havi subkomojn.
[redaktu] Cedilaj literoj
Ne konfuzu kun: subkomo, ogoneko ("dekstra subhoko", "malcedilo")
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.