Ceramiko
El Vikipedio
Ceramiko estas aplikata arto de transformo de argilo per varmo. Ĝi estas tre antikva. En preskaŭ ĉiuj kulturoj estas ceramiko. Ceramikaĵoj estis la unuaj ujoj por kuirado. Dum arkeologiaj laboroj oni tre ofte trovas ceramikajn rompitaĵojn. Pro ili ofteco oni uzas ilin por karakterizi kulturojn.
La ceramiko povas esti emajlaj aŭ sen-emajlaj. La emajliza metio aperis jam en la 3-a jarmilo a. K. en Egiptio. Oni uzas kemiaĵojn por kolori ĝin. Ekzemple teluro estas estas arĝent-kolora metaloido, kiu estas utila en alojoj kaj ceramikoj.
Ceramiko ne estas uzata nur por potfarado. En la artoj oni multe uzas ĝin. En 210 a. K. estis konstruita la tombo de Qin Shi Huangdi kun la fama ceramika armeo en Ĉinio.
Ankaŭ en hodiaŭa tekniko ceramiko estas tre uzata. Krom la tradiciaj uzoj en ujoj, brikoj, kaj aliaj konstrumaterialoj, nun oni uzas ĝin en motoroj kaj filtroj. Ofta premsensilo konsistas el ceramikaj lamenoj, sur kiuj estas survaporita ortavolo.
En multaj urboj estas ceramikaj lernejoj, ceramikaj industriaj centroj kaj ceramikaj muzeoj.
Speciala tipo de ceramiko estas porcelano.
[redaktu] Literaturo
- ZHAO Hongsheng: Ĉina ceramiko. Tradukis WANG Chongfang, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
- La libro detale konigas la historion de la ĉina ceramiko.