Cerba morto
El Vikipedio
"Cerba morto", aŭ "biologia morto", estas la nomo donata al la morto de persono post la konstato, ke en ties cerbo ĉesis la elektra aktivado. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado de preciza mortmomento ne montriĝas tute senproblema.
Oomoto kontraŭas la nocion de cerba morto kaj organgreftadon de cerbomortintoj.