Chevrolet Volt
El Vikipedio
Chevrolet Volt estas reŝarga, elektra-dizela, (hibrida) koncepta aŭtomobilo, kreita de General Motors.
Ĝi estis oficiale prezentita en la North American International Auto Show (Nord-Amerika Internacia Aŭtoprezento), la 7-an de januaro 2007, en Detroit, Michigan.
La aŭtomobilo uzas elektran motoron (kun litia-jona akumulatoro) kaj brulmotoron (1.0L), kiu uzas dizelon E85 aŭ biodizelon. La brulmotoro reŝargas la akumulatoron dum uzado.
La aŭto povas esti ŝargata per standarda usona 110-volta, 15-ampera konekto. Plenŝargite, la aŭtomobilo povas veturi 64 kilometrojn per nur la baterioj.
La koncepto baziĝas parte je spertoj de fiaskita EV1-programo.