Christiania (civito)
El Vikipedio
Christiania (Esperante: Kristianio) estas la nomo de civito meze de Kopenhago, Danio. Dum la hipia ribelo kelkaj hipioj okupis areeton de la dania ĉefurbo, proklamante ĝin memfunkcianta komunumo eksterŝtata en septembro 1971. Hodiaŭ (2006) ĝi ankoraŭ ekzistas, kaj la kelkcent loĝantoj profitas je turismo, malgraŭ daŭraj problemoj kun la polico, kiu ade serĉas je haŝiŝo kaj aliaj drogoj tie. Envenonte al Christiania, oni vidas jenan ŝildon: "Vi nun forlasas la Eŭropan Union".