Chupacabras
El Vikipedio
Chupacabras [ĉupakabras] estas monstro de latinamerika folkloro. Laŭ la legendo, ĝi atakas kortbestojn, kiel kokojn, anasojn kaj kaprojn (ĝia nomo signifas kaprosuĉanto), por suĉi ilian sangon. Laŭ la rilatoj, ĝi similas al senvosta dupeda dinosaŭro. Ĝia kapo estas ovforma kun longa mentono. Ĝiaj okuloj estas ruĝaj, malgrandaj, ĝi havas malgrandan nazon kaj malgrandan buŝon kun akraj dentoj. Ŝajne, ĝi havas longajn harojn sur la korpo, kiuj povas ŝanĝi la koloron. Ekster Latinameriko, oni pensis ke ĝi estas kosmdevena besto, aŭ scienca eksperimento, ktp. kaj ĝi iĝis ulo de scienc-fikciaj rakontoj kaj ĝi iĝis urba legendo.