Koko
El Vikipedio
Koko | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
|
Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj. Vidu: Bankiva koko
Ĝi estas bredata kiel kortbirdaro en multaj rasoj pro la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto ekzistas multaj specioj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konitaj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj.
Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj.
Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.
[redaktu] Priskribo
Koko estas inter 1,5 kaj 5 kilogramojn peza, depende de raso kaj sekso. Je sama raso, la virkoko estas ĝis 1 kilogramo pli peza ol la kokino. Ekzistas ankaŭ koketoj (nankokoj) kiuj estas nur inter 500 kaj 1200 gramojn pezaj.
Specifa signo estas la ruĝa kresto, kiu povas esti diversforma. La kresto de la virkoko estas pli granda ol tiu de la kokino.
La virkoko havas serpforman voston.
La videbla parto de la gambo, fakte la piedo, estas plej ofte senpluma. Sed ekzistas ankaŭ rasoj kun plumitaj piedoj. Tri piedfingroj estas direktitaj antaŭen, la kvara malantaŭen. Kelkaj rasoj havas kvin piedfingroj, t.e. du direktitaj malantaŭen.
Plenkreskitaj virkokoj havas ergoton kreskintan super la malantaŭa piedfingro, kiu utilas kiel armilo dum atakoj. Ĉe maljunaj bestoj tiuj ergotoj povas iĝi relative longaj kaj pintaj.
La forta kokbleko utilas kiel sona markaĵo de la teritorio. Plej ofte la virkoko blekas eksunleviĝe, tagmeze kaj vespere. Ĉe la romianoj la kokobleko estis tempoindiko, tiel ili nomis "gallicinum" la mezon inter noktomezo kaj sunleviĝo. Sed koko povas bleki je iu ajn momento. Ĝis hodiaŭ oni organizas kokoblek-konkursojn.
[redaktu] Kulture
Koko kaj kokino estas simbolo de multaj aferoj. Koko estas nacia besto de Francio kaj Portugalio por malsamaj kialoj. En malnova greka mitologio, koko estis ligita al dio Asklepio, Platono diras ke Sokrato, tuj antaŭ la morto, peti al siaj disciploj ke ili oferu kokon al Asklepio, ĉar lia morto estis sendolora.
Ĝis 17-a jarcento, kokinoj kaj ovoj estis uzataj kiel mono en Brazilo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
En la germana:
Entente Européenne d'aviculture et de cuniculture (Eŭropa asocio por bredado de kunikloj, kokoj, kolomboj)
Bund Deutscher Rassegeflügelzüchter e.V.
WDR Fernsehen "Kiu estis la unua, koko aŭ ovo?"
Informoj pri kokoj
Fotoj de diversaj kokrasoj
Dikigo de kokoj en Germanio
La erigo de la tago