Cimo (komputiko)
El Vikipedio
Cimo estas ĵargona vorto por eraro (programa fuŝo) en komputila programo. Por bone distingi la insekton disde la ĵargona vorto, eblas diri bitcimo. (Vidu cifereca).
Preskaŭ ĉiu komputila programo de ioma amplekso enhavas cimojn. Plej multaj cimoj ne estas gravaj por la funkciado de la programo aŭ aperas nur en tre specifaj, maloftaj, kazoj. Provi forigi cimojn de komputila programo nomiĝas sencimigi. Speciala programaro, erarserĉilo, povas helpi trovi kaj forigi cimojn. Ofte tiucele ekzistas aparta sencimiga reĝimo de la programo.
La plej konata cimo estas la Problemo de jaro 2000. Ofta cimo estas bufra troo.
[redaktu] La unua cimo
La unuan komputilan cimon malkovris Grace Murray Hopper. Ŝi laboris por la universitato de Harvard. Komputiloj siatempe konsistis el mekanikaj partoj. Serĉante eraron en la komputilo, ili trovis cimon fiksitan je la komputilo. Tiu ĉi komputilo estis la Mark II Aiken Relay Calculator. Kiel vi vidas, la unuan cimon oni gluis al ĵurnala libro de komputilo.
[redaktu] Kelkaj kaŭzoj de cimo
- Penseraro aŭ fuŝo de programisto dum la skizado aŭ kodigo. Ĉefaj kaŭzoj:
- ŝanĝante parton de la programo, ne (kon)scii pri la konsekvencoj
- miskompreni la signifon de certa esprimo en programlingvo, aŭ parto de la detalado de la aplikprograma interfaco
- Tajperaro de la programisto
- Nova eldono de operaciumo (ĉefe kaŭzo de problemoj je Mac OS X)