Erarserĉilo
El Vikipedio
Erarserĉilo estas komputila programo kiun oni uzas por sencimigi aliajn komputilajn programojn, tio signifas malkovri la kaŭzon de eraro.
Se la plibonigenda programa ĉesas neatendite, tiam la erarserĉilo montras la posicion en la fontkodo kie okazas la eraro.
Ĝenerale erarserĉiloj oferas pli progresemajn funkciojn kiel:
- paŝo post paŝo plenumi programon
- meti kontrolpunkton por ke la plenumado de programo je tiu punkto estu ĉesata
- dum sencimigado konsulti la valoron de variabloj
Erarserĉilo faciligas la serĉadon de eraroj en programo, pro tio la disponebleco de bona erarserĉilo por specifa programlingvo kaj platformo povas esti grava argumento por uzi tiun lingvon. La uzado de erarserĉilo ja havas konsekvencojn se temas pri kiel la sencimigata programo sin kondutas. Konkrete la temposkemo de specifaj paŝoj povas devii de normala plenumado. Tio malfaciligas trovi problemkaŭzojn en komplikaj programoj.
Alternativo por uzado de erarserĉilo estas la metado de protokolaj instrukcioj en programo, por ke dum la plenumado de programo estu komprenebla kio estas la valoroj de specifaj variabloj. Tiu ĉi metodo estas malkonciza kaj havas la ĉefan malavantaĝon ke por ĉiu sekvenda variablo estas bezonata aparta protokola instrukcio.