Cio
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de CIO rigardu en CIO.
Ĉinlingva literaturo > Ĉinaj poetoj > Cio < Poemformoj < Poezio
Cio estas grava formo de la ĉina poezio, naskiĝinta dum la dinastio Tang, kaj kiu plej floradis dum la dinastio Song. Sed ĝi estas ĉiam flegita nun, kaj esperantistoj ekprovas ĝin de kelkaj jaroj.
Cio estas origine poemoj por kanti, origine kantitaj de kantistinoj aŭ dancistinoj; ili estis verkitaj por esti kantataj sur konataj popolaj (kaj popularaj) melodioj, ofte devenaj el Centra Azio. Tial ties versoj devis strete sekvi rigorajn longecon, ritmon kaj ankaŭ, aparte grava en la ĉina lingvo skemo de tonoj, kaj ankaŭ rimi. Iom post iom la melodioj forgesiĝis, sed la formoj restis, kun ĉiaj siaj devigoj. Ekzistas pr. 800 da tiaj malsamaj formoj, kaj kompreneble iliaj nomoj estas la nomoj de la iam famaj kanzonoj kies melodio ili estis.
Ekzemple:
Enhavo |
[redaktu] Cioj laŭ melodio de "La ĝojo sinrevidi"
Ili konsistas el sep versoj de 6,3,9,3,3,3,9 silaboj , kun rimaranĝo aaabbaa. Jen ĉinlingva ekzemplo de tiu, el Li Ju:
- Wōu yēn tŏu chǎng sī leōu
- Yŭe jōu keōu
- Tsǐ mŏ wōu t’ōng chēn yuǎn, sŏ ts’īng ts’ieōu
- Tsiěn pŏu touǎn
- Li houān louǎn
- Chě lī tch’eōu
- Piě chě yi pān tsēu wei, tsǎi sīn t’eōu.
t.e.
- Silentula solecula mi surŝtupas al okcidenta altano
- Falĉileta 'stas luno
- Profunkorte mez paŭlovnioj solecŝlosas min aŭtuno
- Penso : netranĉebla faden’
- Kiel maltaŭzi ĝin !
- Disiĝodoloro
- Strange bongustas vi en la koro
[redaktu] Cioj laŭ melodio de Tjaŭŝjaŭling
Ili konsistas el ok versoj de 2,2,6,6,2,2,6 silaboj, kun rimaranĝo aaabbccc. La dua verso ripetas la unuan kaj la sepa la sesan. La sesa verso devas esti son-alterne konsista laŭ la lastaj du silaboj de la kvina verso (ekzemple en E-o: diri - ridi)
- origine esperantligvaj ekzemploj
- de Lu Jixin
- Frapo, frapo
- Plonĝas al la kapo
- Ankaŭ sorta jugo
- Ne kliniĝu l’nuko
- Konu, konu
- Ĝustas nia voj’ nu !
-
- de Guozhu
- Kara, kara
- amatin’ florjara!
- Lip’ ĉe lip’ intimi,
- dum kor’ ĉe kor’ rimi.
- Miri, miri,
- kio pli inspiri?
[redaktu] Cioj laŭ melodio de Ĉajtoŭfeng
Ili konsistas el du strofoj po ok versoj de 3,3,7,3,3,4,4,3 silaboj, kun rimaranĝo aaabbcbb, kaj la lasta verso de strofo devas esti tri samaj silaboj.
[redaktu] Cioj laŭ melodio de Rumengling
Ili konsistas el sep versoj de 6,6,5,6,2,2,6 silaboj, kun rimaranĝo aabaaaa, kaj la sesa verso ripetas la kvinan.
[redaktu] Cioj laŭ melodio de Ĉangŝjangsi
Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 3,37,5 silaboj, kun rimaranĝo aaaa.
[redaktu] Cioj laŭ melodio de Cajsangzi
Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 7,4,4,7 silaboj ĉiu, kun rimaranĝo abbb, cbbb
[redaktu] Cioj laŭ melodio de Jumejren
Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 7,5,7,9 silaboj, kun rimaranĝo aabb ccdd.
- kaj, fine, la plej mallonga (eĉ pli mallonga ol japanaj Hajkoj):
[redaktu] Cioj laŭ la melodio de Dekses-silabo
Ili konsistas el kvar versoj de 1,7,3,5 silaboj, kun rimaranĝo aaba.
Esperantlingva ekzemplo (de R. Platteau):
- Sur
- Neĝa pad' via fot-spur'
- Ĝemigas
- Vin ne tuŝi sur.
[redaktu] Esperanto-kulturo
De 1985 unu, poste pluraj ĉinaj esperantistoj provis verki Esperantlingvajn poemojn laŭ tiuj formoj, spite la pli grandan malfacilecon: la ĉina lingvo pli densas kaj en la longoj de vortoj kaj en la stilo de poezia esprimo, do tiom mallongaj versoj pli penige postulas al la Esperantlingva verkanto. Tamen altkvalitaj poemoj estis verkitaj tiel. Nun ankaŭ kelkaj ne ĉinaj esperantistoj provas sin en tiuj formoj arigitaj sub la kolektiva termino "ĉineskoj".