Poezio
El Vikipedio
Poezio (greke ποίησις poesis = verkado). Komence, en la antikva tempo ĉiu beletro, poste ritmigita parolo en versoj diference de la prozo. Ofte la poezio estas identigata kun la liriko. Aŭtoron de poezio oni nomas poeto.
En pli vasta senco la poezio estas ankaŭ prozo, dramo, pentraĵo aŭ muziko, simple forta artisma impreso aŭ vive priskribita kaj bildigita karaktero de homo.
Por la antikva poezio estis tipa la pieda verso piedo aŭ libera verso, mezepoka ĝis romantika poezio la rimo, la moderna poezio denove revenas al la libera verso sed ankaŭ eksperimentas per la antikvaj formoj, donante al ili novajn signifojn ofte stilrompemaj.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ metriko, epiko, liriko kaj drama arto.
Por kanzona poezio, vidu ligojn en artikolo "Muziko".