Ciudad Juárez
El Vikipedio
Ciudad Juárez [sjuDAD ĥŭAres] estas urbo en la meksika subŝtato Chihuahua, ĉe rivero Rio Grande del Norte. Ĝi havas iom pli ol milionon da loĝantoj.
En 1659 hispanaj konkeristoj tiuloke fondis urbon nomatan El Paso del Norte (la pasejo de la nordo), ĉar la valo de Rio Grande tie ebligas komfortan pasadon al nordo. La urbo situis sur ambaŭ riveraj bordoj, ĝis en 1848 Usono ekposedis Teksason kaj en la traktato de Guadalupe Hidalgo fiksis riveron Rio Grande kiel limon.
Dum la milito kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo urbo El Paso estis la plej norda retiriĝejo de la meksika prezidento Benito JUÁREZ, kiu tiam igis ĝin provizora ĉefurbo. Honore al li oni en 1888 nomis la urbon laŭ li.
Kategorioj: 31° N | 106° U | Meksiko