Comalcalco
El Vikipedio
Comalcalco estas antikva majaurbo situante ĉirkaŭ 60 km nordokcidente de Villahermosa en Tabasco, Meksiko.
La signifo de la nomo estas "en la domo de Comales"; "Comal" estas tortilja pato.
En tiu loko troviĝas la plej okcidenta templaro de la majaoj. Pro manko de kalkŝtono, la kutima konstrumaterialo, la konstruaĵoj estas faritaj el bruligitaj brikoj, kiuj estas kunligitaj per mortero el ojstrokonkoj.
La konstruaĵoj datumas el la malfruklasika erao, inter la jaroj 700 kaj 900. Multaj tegoloj estas arte ornamitaj de figuroj. La plej elstaraj konstruaĵoj estas la norda placa kaj la piramidoj Gran Acropolis kaj Acropolis Este.