Tortiljo
El Vikipedio
Kuirarto > Tortiljo
Tortiljo (el la hispana "tortilla" [tortilja], laŭvorte torteto) estas plata, maldika, ronda nefermentinta pano, farita el maiza aŭ tritika faruno.
Ĝi estas la bazo de multaj manĝaĵoj en Meksiko, kie oni konsumas 300 milionojn da tortiljoj ĉiutage.
Ne konfuzu tortiljon kun la "tortilla" de la hispana kuirarto, kiu estas nenio alia ol omleto.