Dekuma lingvaĵo
El Vikipedio
Dekuma lingvaĵo estas apriora projekto de internacia planlingvo de framasona franca advokato kaj filologisto Jean Delormel en 1795, dum la Franca Revolucio, influita de dekuma sistemo.
En tiu sistemo, ĉiu litero montras unu klason de ideoj: ekzemple la litero « a » indikas l’« arto de paroli », el kio AVA : gramatiko / AVE : litero / AVAU : vorto / AVEU : nombro / ALVE : vokalo / ADVE : konsonanto / ALVAU : nomo / ALAVAU : komuna substantivo / ALEVAU : propra nomo/ ALZEVE: diftongo, ktp.
Nombroj (1-10): za, ze, zi, zo, zu, zau, zê, zei, zeu, da.
[redaktu] Bibliografio
Delormel, J.,
Projet d'une langue universelle presenté a la convention nationale,
Paris, 1795
50 pp. 22cm.