Apriora lingvo
El Vikipedio
Apriora lingvo (de lat. a priori – sen antaŭa sperto) estas - laŭ klasifiko de Louis Couturat - konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, sed estas elpensitaj arbitre aŭ laŭ iu logika (filozofia) koncepto. Tio malsamigas ĝin de aposteriora lingvo.
Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.
[redaktu] Ekzemploj de aprioraj lingvoj
- Boabomo;
- Edmondsa lingvo (G. Edmonds) 1856;
- Foignya lingvo
- Gumosopo;
- International Correspondance by Means of Numbers
- Jakelimoto
- Lingua filosofico universale (Gigli Mariano, Milano 1818);
- Loĵbano;
- Loga (G.Nield, Marseille, 1927);
- Loglano;
- Lugar (Herpain, Belgio, 1843);
- Manbab (A. Beuthner, 1912);
- Molog (De Sarranton, Cannes, 1911);
- Mua
- Noematopasigrafilalio;
- Numerlingue;
- Oïdapa (Chancerel, 1889);
- Orbidaïe (Bazin, Lyon, 1844);
- Panglottia (Komenio);
- Phonarithmon
- Prometeo kleriganto (Prometej-Prosvetitelj) (Dro Novodum, pseudonimo de Eugène Gurin, Kiev, 1896-98);
- Reformita Ao (Beobi Gordin, 1920);
- Solresolo;
- Sona;
- Timerio;
- Volkerverkehrssprache (Carl Dietrich, Dresdeno, 1902);