Derivaĵo (lingvistiko)
El Vikipedio
En la lingvistiko derivaĵo estas vorto kiu estas farita el alia vorto. Por tion fari oni ŝanĝas, aldonas aŭ deprenas morfemojn.
[redaktu] Ekzemplo
El la esperanta formo "devo" oni povas formi derivaĵon "devigo" per la aldono de la morfemo "-ig-". Tiel oni ankaŭ formas per ŝanĝo derivaĵojn: "vira" el "viro" kaj same povas krei ilin per depreno, eĉ se ĉi tiu procedo ne tro abundas en esperanto pro la aglutina karaktero de la lingvo. Ekzemplo de depreno estas tiu kiu okazis ĉe la prepozicio "fare de" kiu fariĝis "far".