Devizo
El Vikipedio
Literaturo > devizo
Devizo estas moto, kiu montras principon de la konduto de persono, firmao, urbo, ŝtato ktp. Devizoj ofte estas parto de blazono.
Tradicie katolikaj episkopoj elektas devizon.
Ekzemploj:
- Libereco, egaleco, frateco - devizo de la franca Respubliko
- Kunlaboranto de la vero (latine Cooperatores veritatis) - devizo elektita de Joseph Ratzinger (la posta papo Benedikto la 16-a) kiel episkopo de München-Freising
En ekonomiko, devizo estas kambio aŭ ĉeko en fremda valuto, pagebla ĉe difinita loko kaj negocata en borso. (PIV, 3-a signifo de devizo).