Dietzenbach
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Dietzenbach estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi havas 35.000 enloĝantojn, estas la administra sidejo de la subdistrikto Offenbach kaj apartenas al la administra distrikto Darmstadt. Najbaras inter alie la urboj Rodgau oriente, Dreieich kaj Langen okcidente.
La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A3 kaj A661 ligas ĝin al la malpli ol 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Offenbach.