Hesio
El Vikipedio
Flago | |
---|---|
Bazaj informoj | |
administra centro: | Wiesbaden |
areo: | 21.11% km² |
enloĝantoj: | 6 097 800 (2004-12) |
loĝdenso: | 288 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 4.693 €/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: | 29 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: | DE-HE |
oficiala retejo: | www.hessen.de |
Politiko | |
ĉefministro: | Roland Koch (CDU) (ekde 1993 |
reganta(j) partio(j): | CDU kaj |
lasta elekto: | 2-a de februaro 2003 |
sekva elekto: | 2008 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
5 voĉoj |
Situo en Germanio | |
Hesio (germane Hessen) [hesn] estas federacia lando de Germanio, centre de la ŝtato.
Enhavo |
[redaktu] La metropolo kaj pli etaj urboj
Frankfurto ĉe Majno estas unu el la plej signifaj urboj de Germanio. Ene de la urbaj limoj vivas "nur" 655.000 enloĝantoj, sed kun plej proksimaj ĉirkaŭurboj temas pri 2 milionoj. En la tuta metropola regiono Rhein-Main vivas pli ol duono de ĉiuj enloĝantoj de Hesio, kaj ankaŭ la plej multaj aliaj grandaj urboj de la lando estas ĉi-tie: Wiesbaden (272.000 enloĝantoj), Darmstadt (140.000), Offenbach (119.000), Hanau (89.000), Rüsselsheim (60.000) kaj Bad Homburg (52.000).
Ekster la regiono Rhein-Main, la plej granda urbo estas Kassel, la historia centro de norda Hesio, kiu havas 199.000 enloĝantojn kaj estas la tria plej granda urbo de la lando. Sekvas Marburg (79.000 enloĝantoj), Gießen (73.000) kaj Wetzlar (53.000) en centra Hesio, kaj Fulda (63.000) en orienta Hesio.
En la zono ĉirkaŭ Frankfurto estas naŭ pliaj urboj kun po pli ol 30.000 enloĝantoj (Rodgau, Oberursel, Dreieich, Maintal, Hofheim am Taunus, Neu-Isenburg, Langen, Dietzenbach kaj Mörfelden-Walldorf). Ĉe la sudhesia turisma strato Bergstraße troviĝas tri pliaj urboj de tiaj dimensioj (Bensheim, Viernheim kaj Lampertheim). Kvankam Limburg en la ocidenta landoparto havas "nur" 33.000 enloĝantojn, ĝi estas la regiona centro por tiu regiono, relative maldense loĝata.
[redaktu] Administra divido
[redaktu] Distriktoj
Ekde 1981 Hesio estas dividita en tri grandaj administraj distriktoj: Darmstadt en la Sudo, Gießen en la Centro kaj Kassel en la Nordo. Tiuj tri regionoj dividiĝas en 5 sendependaj urboj kaj 21 subdistriktoj kun 426 komunumoj.
[redaktu] Subdistriktoj
en distrikto Darmstadt (la Sudo):
- subdistrikto Bergstraße (HP)
- subdistrikto Darmstadt-Dieburg (DA)
- subdistrikto Groß-Gerau (GG)
- subdistrikto Hochtaunus (HG)
- subdistrikto Main-Kinzig (HU)
- subdistrikto Main-Taunus (MTK)
- subdistrikto Odenwald (ERB)
- subdistrikto Offenbach (OF)
- subdistrikto Rheingau-Taunus (RÜD)
- subdistrikto Wetterau (FB)
en distrikto Gießen (la Centro):
- subdistrikto Gießen (GI)
- subdistrikto Lahn-Dill (LDK)
- subdistrikto Limburg-Weilburg (LM)
- subdistrikto Marburg-Biedenkopf (MR)
- subdistrikto Vogelsberg (VB)
en distrikto Kassel (la Nordo):
- subdistrikto Fulda (FD)
- subdistrikto Hersfeld-Rotenburg (HEF)
- subdistrikto Kassel (KS)
- subdistrikto Schwalm-Eder (HR)
- subdistrikto Werra-Meißner (ESW)
- subdistrikto Waldeck-Frankenberg (KB)
[redaktu] Sendependaj urboj estas
- Darmstadt (DA) (distrikto Darmstadt)
- Frankfurto ĉe Majno (F) (distrikto Darmstadt)
- Kassel (KS) (distrikto Kassel)
- Offenbach (OF) (distrikto Darmstadt)
- Wiesbaden (WI) (distrikto Darmstadt)