Dinastio Song
El Vikipedio
En la jaro 960 Zhao Kuangyin lanĉis ribelon ĉe Chenqiao kaj fondis la dinastion Song, kiu finis la seperatisman situacion en la tempo de Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj. La dinastio Song daŭris 319 jarojn, ĝis kiam ĝi estis pereigita de la dinastio Yuan. La dinastio Song dividiĝis en du periodojn, t.e., Norda Song-Dinastio kaj Suda Song-Dinastio. Samtempe kun la Norda Song-Dinastio, la nacieco Qidan fondis la regnon Liao (947 – 1125) en norda Ĉinio, la nacieco Danĝiang fondis la Okcidentan Xia-Regnon (1038 – 1227), nordokcidente de la dinastio Song; en 1115 la nacieco Nuzhen fondis la regnon Jin (1115 – 1234) en la nordo. En 1125 la regno Jin ekstermis la regnon Liao kaj en 1127 entrudiĝis en Kaifeng, la ĉefurbon de la Norda Song-Dinastio, la lasta do pereis. La imperiestro Gaozong fuĝis al la urbo Lin’an, la nuna Hangzhou, kaj tie fondis la Sudan Song-Dinastion.
Post reunuigo de nordaj regionoj fare de la dinastio Song, multe disvolviĝis la socio, ekonomio kaj kulturo, prosperis la ekstera komerco.
Dum tiu periodo, aparte elstaris la sciencteknikaj atingoj, estis plue aplikataj la tri grandaj inventoj kompaso, presarto kaj pulvo; Bi Sheng inventis tipografion, pli frue je 400 jaroj ol en Eŭropo; Su Song kreis kronometron, la unuan en la mondo; “Skizoj ĉe Sonĝa Rojo” verkita de Shen Kuo ĝuas altan prestiĝon en la scienc-teknika historio. En la kultura flanko, taoismo, budaismo kaj eksteraj religioj furoris; “Nova Libro pri Tang-Dinastio”, kompilita de Ouyang Xiu de la Norda Song-Dinastio, faris grandan kontribuon al konservado de la historio de la dinastio Tang; “Ĝenerala Spegulo pri Regado”, kompilita de Sima Guang, ja estas modelo por kroniko; en la literatura rondo estis grandaj literaturistoj Ouyang Xiu, Su Shi kaj aliaj; song-stila poemo estas la literatura pinto de tiu periodo; relative furoris dramoj kaj teatraĵoj; pentriaĵoj pri pejzaĝoj, floroj kaj birdoj estas eminentaj, la fama pentraĵo “Sur la Rivero je Klaro kaj Brilo” ja estas senmorta ĉinstila pentraĵo.