Divorco
El Vikipedio
[redaktu] Difino
Anoj de geedza paro eksgeedziĝas, kiam li aŭ ŝi ĉesas esti edz(in)o formale kaj oficiale.
Se temas pri definitiva ĉeso de la geedza stato aŭ rilato, oni nomas ĝin ankaŭ divorco.
Tamen en pluraj landoj oni devas trairi unue periodon de separo (= disigiteco, disa vivado), antaŭan al la oficiala eksedziĝo.
[redaktu] Lingva noto
La nociojn "eksedziĝi", "eksedziniĝi" kaj "eksgeedziĝi" oni povas redoni per la unusola verbo "divorci". Ne oficiale oni ankaŭ povas paroli pri malgeedziĝi kiel la kontraŭa stato al geedziĝi, aŭ malnupti.