Dosiersistemo
El Vikipedio
Dosiersistemo estas ilo por konservi multajn dosierojn en unu disko. Bezono havi dosiersistemojn estas pro tio ke disko estas unudimensia aro de bajtoj, kaj per simpla manero tien eblas skribi nur unu dosieron (kaj tiam ne estos sciataj ĝi nomo, longo kaj alaij ecoj).
Ankoraŭ unu specialaĵo de disko estas tio, ke ĝi povas esti skribata nur po sektoroj (kiu ampleksas 512 bojtojn ekzemple). Ĉiu disko estas disidivigita je sektoroj ekde komenco. Dum skribado ĉiu sektror estas aŭ skribita tute aŭ ne. Sektoreco de disko estas eco kiun oni nepre konsideras dum konstruado de dosiersistemo
Plejparto de dosiersistemoj kapablas fragmenti dosierojn. Povas okazi ke post multaj operacioj kun dosieroj (kreado de la novaj, ŝanĝado de longo, forigado) liberaj partoj de disko estas ne kune. Tiam por konservi novan dosieron aŭ plilongigitan la malnovan povas estis bezonate disdivide la dosierojn je kelkja partoj, kiuj kutime estas nomataj kiel fragmentoj.
Dosiersistemo krom datumoj de la dosieroj konservas iliajn nomoj, longojn, atributojn (tempo de la lasta ŝanĝo ktp) kaj informon pri tio kiun ĝuste lokon en la disko okupas ĉiu dosiero, konsiderante ĉiun fragmenton.
Fragmentiĝo tamen plimalrapidigas aliron al dosieroj. Pri tio estas specialaj programoj - malfragmentigiloj, kiuj reordigas la pecojn de dosieroj, tiel ke ĉiu dosiero okupas kontinuan parton de disko. Uzo de tiaj programoj ne estas bezonata, sen ili dosiersistemo devas funkcii normale.
Uzata dosiersistemo estas unu el ĉefaj trajtoj de operaciumo.
Listo de dosiersistemoj
- FAT - de operaciumoj MS-DOS, Vindozo 95, Vindozo 98
- FAT-12 - uzata en diskedoj
- FAT-16
- FAT-32
- HPFS - de operaciumo OS/2
- NTFS - de operaciumo Vindozo NT, heredanto de HPFS
- ext, ext2, ext3, ext4 - de Linukso
- ISO 9660 - uzata en CD-ROM kaj DVD-ROM, ne subtenas fragmentiĝon de dosieroj.
- NFS - pseŭdodosiersistemo, kiu mem ne konservas dosierojn en disko sed organizas aliron al dosieroj tra komputila reto.
Komenco de uzo de dosiersistemo nomiĝas kiel muntado de dosiersistemoj. La radika dosiersistemo, kiu enhavas la ĉefajn dosierojn por funkciado de la operaciumo, estas muntita nepre dum starto de la operaciumo. La aliaj dosiersistemoj povas esti muntitaj kaj tuj kaj poste.
Se dum skribado en dosiersistemo la komputilo estas malŝaltita sufiĉe probable la dosiersistemo estas domanĝita. Pro tio modernajn komputilajn estas permesite malŝalti nur post apecialo prepariĝo. Ĉi tio prepariĝo plejgrave konsistas el ĉeso de uzo de diskoj, kiu nomiĝas kiel malmuntado de dosiersistemoj (tamen plejparto de tempo estas uzata ne por ĉi tio sed por konservado de diversaj opcioj ktp). Pro tio dosiersistemoj estadas damaĝitaj estadas specialaj programoj por kontroli kaj ripari. La proramo kutime estas ruligita en jenaj okazoj:
- Antaŭe komputilo estis malŝaltita per nenormala maniero
- Dosiersistemo estis muntita kaj malmuntita jam certan kvanton de fojoj (Linukso)
- Dum instalado de operaciumo
- Laŭ komando de uzanto