Operaciumo
El Vikipedio
Komputiko > Operaciumo
Operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemo aŭ operaciada sistemo aŭ mastruma sistemo, estas programaro stiranta la funkciadon de komputilo. Ĝi estas sendependa de la aplikaj programoj, sed necesa por ilia kunlaboro. Operacia sistemo plenumas la administradon de la aparataj rimedoj de komputilo, organizas la interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj uzantoj. Operaciumo responsas pri dosiero- kaj memoradministro, stirado de eneligoj, taskoplanado, datumprotekto, kontado de rimedouzo kaj traduko de la ordonoj en internan ("maŝinan") lingvon. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo.
Enhavo |
[redaktu] Taskoj de operaciumo
[redaktu] Ĉefaj taskoj
- Startado de la komputilo. La operaciumo zorgas pri tio ke ĉiuj necesaj dosieroj kiuj estas bezonataj, estas ŝarĝitaj.
- Ebligi al la uzanto doni ordonon. Devas do esti ofertita uzantointerfacon.
- Startigi programojn.
- Komunikado kun flankaparatoj:
- Memormastrumado: mastrumado de la interna kaj eksterna memoro komputila.
[redaktu] Kromaj taskoj en pli komplikaj sistemoj
- Plurtaskado: determini kiu programo en kiu momento funkciu (se la operaciumo permesas ke pluraj programoj funkciu samtampe)
- Administrado de uzantoj ĉe serviloj.
- Funkciigi servojn ĉe serviloj.
- Energiomastrumado ĉe porteblaj komputiloj.
[redaktu] Listo de operaciumoj
- AmigaOS
- AtheOS
- BeOS
- BSD
- DOS
- eCs
- GNU
- JavaOS
- Linukso
- Mac OS
- MVS
- OS/2
- PalmOS
- Plano 9
- QNX
- Syllable
- Unikso
- Vindozo
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Fontindiko