Dua Vivo
El Vikipedio
Dua Vivo (angle Second Life) estas private posedata virtuala mondo. Uzantoj (= loĝantoj) povas akiri senkostan bazan konton aŭ pagi por akiri konton kun propra tereno. Linden Laboratories kreis ĝin en 2003, kaj komence de 2006 ĝi havis pli ol 200 000 membrojn.
Uzantoj kreas avatarojn kaj paŝas aŭ flugas ĉirkaŭ la virtuala mondo por aĉeti objektojn, konstrui kaj komuniki kun aliaj uzantoj. Dua Vivo havas propran ekonomian sistemon kun propra valuto (Linden-dolaroj). Ekzistas malgranda esperantista komunumo en Dua Vivo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Linden Lab retejo de Linden Laboratories
- Second Life retejo oficiala
- Teen Second Life Dua Vivo por geadoleskantoj
- Dua Vivo Informo pri la Esperanto-grupo en Dua Vivo