Eŭropaj ciferoj
El Vikipedio
Skribarto > Numeralaroj > Eŭropaj ciferoj
La arabidaj aŭ eŭropaj ciferoj estas la formo ekde mezepoko alprenadita de arabaj ciferoj en Eŭropo, kaj post la Eŭropaj koloniismo kaj imperiismo disvastigita al la tuta mondo, iĝanta natura kromsignaro al multaj skriboj, ankaŭ la Esperanta.
La eŭropa ciferaro estas dekuma sistemo, konsistanta nur el dek ciferoj:
En la deksesuma sistemo aldoniĝas la literoj A B C D E F kiuj utilas kiel ciferoj por montri la postajn valorojn.
Signo | Nomo | Valoro |
---|---|---|
0 | Nul | Nenio |
1 | Unu | Malplureco |
2 | Du | Unu pli ol 1 |
3 | Tri | Unu pli ol 2 |
4 | Kvar | Unu pli ol 3 |
5 | Kvin | Unu pli ol 4 |
6 | Ses | Unu pli ol 5 |
7 | Sep | Unu pli ol 6 |
8 | Ok | Unu pli ol 7 |
9 | Naŭ | Unu pli ol 8 |
Kromaj ciferoj por Deksesuma sistemo | ||
A | A | Unu pli ol 9 |
B | B | Unu pli ol A |
C | C | Unu pli ol B |
D | D | Unu pli ol C |
E | E | Unu pli ol D |
F | F | Unu pli ol E |
Oni skribas eŭropajn ciferojn demaldekstre-dekstren. Oni skribas arabajn ciferojn ankaŭ demaldekstre-dekstren samkiel hindajn ciferojn, sed oni skribas la arabajn literojn dedekstre-maldekstren.
Origine ĉi tiuj ciferoj venas el Hindio, kie ili formiĝis inter la 3-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento post Kristo. Ili venis al Eŭropo per la Araboj. (0 1 2 3 4 5 6 7 8 9)
- Iliaj modernaj formoj en la plej uzata Hindia skribo : ॰ १ २ ३ ४ ५ ६ ७ ८ ९
- Iliaj modernaj formoj en la plej uzata Araba skribo : ٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠
- Modernaj formoj de la eŭropaj ciferoj pro komparo : 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9