Ebubo
El Vikipedio
Ebubo estas apriora planlingvo kreita de Andrew Nowicki en 2002, kun kontribuo de Justin B. Rye. La projekto estas influita de Ygyde kaj estas "pli facila ol Esperanto" laŭ la aŭtoro.
Ebubo havas propran alfabeton kun 6 vokaloj kaj 10 konsonantoj.
Ĉiuj frazoj estas finitaj per la vorteto eba, paragrafo finiĝas per eba eba.
Ĉiuj vortoj estas formitaj per kunigo de primitivaj aprioraj unusilabaj radikoj: ibibe = "besta manĝaĵo", obebi = "manĝeĵa besto", t. e., "bovino"; omowawe = "seksa ina medicina kono" = ina ginekologio, owamowe = "ina seksa medicina substanco" = kontraŭkoncipa pilolo.
Ekzemploj (transskribitaj):
- esu ulo ija eji esu usy eza eba. (Mi ĝojas kiam mi vidas vin);
- ewa uwi ede ebe america eba (Mi loĝas en Ameriko);
- ebo usy esi awyla eba (purigu ĉi tiu ĉambron).
- epa esi awyle eba (parolu al mi pri ĉi tiu ĉambro).