Eduard Mörike
El Vikipedio
La germana verkisto Eduard MÖRIKE [Eduad MErike] naskiĝis je la 8-a de septembro 1804 en Ludwigsburg kaj mortis je la 4-a de junio 1875 en Stuttgart. Li studis teologion en Tübingen, poste laboris en pluraj lokoj kiel vikario kaj (ekde 1851) kiel instruisto pri literaturo.
La verkaro de Mörike estas stile inter romantismo kaj realismo. Li publikigis poemojn, fabelojn, novelojn kaj idiliojn, krome li dediĉis sin al la traduko de verkoj el la klasika antikveco. Sian solan romanon Maler Nolten (1932) li poste prilaboris, por anstataŭigi la romantismajn enhavojn per realismaj. La projekto tamen restis fragmento.
[redaktu] Famaj verkoj
- Gedichte (poemoj, 1838 kaj – pli amplekse – 1848 kaj 1864)
- Classische Blumenlese (tradukaĵoj, 1840)
- Maler Nolten (romano 1832)
- Mozart auf der Reise nach Prag (novelo, 1856)
[redaktu] En Esperanto aperis
Al harpo eola ; Matene en veturilo ; Noktomeze ; Demando kaj respondo.
En: Übertragungen = Transkondukoj / Trad. Guido Holz. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 48 - 52
ISBN 3-926633-14-X