Ekumena Foiro
El Vikipedio
La Ekumena Foiro ("Ökumenischer Kirchentag") estas kunveno de germanaj kristanoj, precipe de protestantoj kaj katolikoj. Ĝin organizas la protestanta asocio Germana Evangelia Eklezia Foiro kaj la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj.
La 1-a Germana Ekumena Foiro okazis en 2003 en Berlino kun ĉirkaŭ 200 000 partoprenantoj. La 2-a Germana Eklezia Foiro okazos de la 12-a ĝis 16-a de majo 2010 en Munkeno.