Kristanismo
El Vikipedio
Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio – kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj eventuale al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo) kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
- katolikismo (53%)
- protestantismo (16%)
- ortodoksismo (11%)
- anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
[redaktu] La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, kvankam (aŭ ĉar?) perfektaj, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la origina peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo nia naturo estas pekema: ni scias la bonon kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro origina peko la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas je li kaj obeas liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro – infero – por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu, sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Sankta Spirito: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sanktega Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.
[redaktu] Moralo
Kristana moralo estas resumita de la Dekalogo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
[redaktu] Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
[redaktu] Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- kion multaj nomas hereza (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, sed ne Dio mem, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
[redaktu] pluraj aferoj
- Kristanismaj Specoj:
- Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Maniĥeismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Remonstrantoj - Unitarismo
- Kristanaĵoj
- Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekalogo - Graco - Himnoj - Inkvizicio - Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Krucmilitoj - Martireco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
- Pensintoj, verkistoj, teologoj:
- Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Arminio - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de Chardin - Karl Barth - Rahner - Bultmann - Tillich
- Postmortolando
- Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
- Sakramentoj
- Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
[redaktu] La movadoj en la romkatolika eklezio - Bazaj kristanaj komunumoj
Baza kristana komunumo de Pinerolo (Italio) kaj Asocio Viottoli en larĝe disvastigita eklezia movado
Franko Barbero estas katolika sacerdoto kiu naskiĝis 1932 en Savigliano (Italio). En la jaro 2003 li estis eksigita laŭ la dekreto de kardinalo Jozefo Ratzinger (nuna papo Benedikto la 16a) kiu tiutempe estis prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo. Don Franko Barbero pastriĝis en la jaro 1963 kaj poste multe laboris en la movado de la bazaj kristanaj komunumoj. Ĝis 1975 li esprimis poziciojn kiuj kontraŭstaris al la oficiala doktrino katolika kaj pro tio ricevis multajn kritikojn de prelatoj kaj episkopoj en tuta Italio. Sian vidpunkton kiu kontraŭstaris al la eklezio li eksplikis pere de multaj publikaĵoj kaj ankaŭ celebrinte la liturgion en formo neoficiala. Inter tiuj kontraŭstarantaj punktoj ni parolas pri la dua geedziĝo, edziĝo de pastroj, la predikado de laikoj, la feminista teologio kaj pri unuiĝo de samseksemaj fideluloj. En la tuta lando eksplodis la mesaĝo pri la mescelebrado de gejedziĝoj kaj sacerdotaj edziĝoj de li mem asistitaj.
La Asocio Viotoli naskiĝs en 1998 kiel entrepreno de la baza kristana komunumo de Pinerolo fondita de don Franko Barbero kaj aliaj personoj en decembro 1973. Lia teologa kaj pastora servado ĉe la bazaj kristanaj komunumoj kaj ankaŭ en la internacia movado “Ni estas eklezio” disvastigis liajn pensojn ne nur en Italio sed samtempe en aliaj landoj de okcidenta Eŭropo. La teologiaj vidpunktoj de don Franko kaj de lia komunumo de Pinerolo estas konataj kiel pozicioj kiuj favoras divorcintajn parojn kaj aprobas la gejojn kaj lesbaninojn por ke ili vivu libere siajn specifajn kondiĉojn en la socio kaj eklezio. Kaŭze de tiuj siaj agadoj don Franko Barbero, estis maldungita la 25a de januaro 2003 de la Kongregacio por la doktrino de la kredo (Prot. N. 26/82). Tamen la dekreton al li transdonis la 13-an de marto 2003 episkopo de Pinerolo Pier Ĝorĝo Debernardi kiu absolute sekvis kaj trovis ĝustan la reagon de roma kurio. La dekreto postulas ke don Franko Barbero ne estu plu sacerdoto kaj ne havu plu rajton mescelebri, instrui, prediki nek havi iun ajn taskon en la eklezio. Surprizis la agadmaniero per kiu roma kurio eksigis la sacerdoton ne lasante al li okazon por defendi sin. Eĉ Kodo de la Kanonika juro antaŭvidas tiun rajton. Fine restas la fakto ke la procezo neniam estis malfermita.
La baza kristana komunumo de Pinerolo subtenis don Frankon kaj deklaris sian malkonsenton dirante ke hierarkia virseksa kaj patriarka eklezio estis kaj restas unu el malmultaj absolutismoj kiuj pastris la propran povon sen aŭskulti la opinion de siaj fideluloj. La komunumo ne sentas sin fidela al la hierarkio sed jes ja al la malriĉuloj, al Evangelio de Jesuo kaj je Dio ĉiam celante esti parto de la Popolo de Dio interne de baza eklezio. La membroj de la komunumo rezignis pro fakto ke episkopo de la loka eklezio Pier Ĝorĝo Debenardi neniam volis viziti ilin kvankam li estis invitita. Sed, post tiuj malbonaj spertoj, la sidejo de la komunumo ricevis multajn subtenajn leterojn el Italio kaj eksterlande kaj komencis praktiki dialogon inter diversaj grupoj, personoj kaj ankaŭ eksterlandanaj teologoj. Okaze de la elekto de kardinalo Jozefo Ratzinger kiel nova pontifiko nome de Benedikto la 16a, la baza komunumo elsendis mesaĝon dirante ke la kardinalaro “elektis signifan reprezentanton de absoluta agadstilo de la papo Wojtyla, unu persono kiu certe metos siajn tutajn energiojn en aŭtoritata, antropofoba, seksofoba, kontraŭdemokrata kaj centrista direkto.” En sia libro “La donaco de la perdeco”, verkita en la jaro 2000, don Franko Barbero priskribis ekleziajn hierarkiojn kiel sklavojn de emfazo, ebriajn de gloro, kiuj ĉiam montras la povon kaj ricevas senpage financojn de la granduloj de la mondo. Don Franko atakas la eklezion substrekante la sekvajn punktojn:
● kristanaj dogmoj tute ne havas rilaton kun la realeco kvankam ili ofte estas priskribitaj kiel la bildo de vereco.
● malpermeso de virina ordinado kaj edziĝo de sacerdotoj konsiderante nehumanaj tiujn ĉi leĝojn
● la kanonika juro
● la pekkonfeso kaj sinakuzo pro pasintaj pekoj
● duraj pozicioj pri sekso kaj samseksemuloj
● la mirakloj kiuj, laŭ don Franko, vekas idolkultan animon
Asocio Viotoli laboras firme ligita kaj en plena unuiĝo kun la baza kristana komunumo kies historio komenciĝis ene de vasta katolika movado naskita post la 2-a vatikana koncilio. Samtempe en Latina Ameriko kaj ankaŭ en Eŭropo floradis “politikaj” teologioj kaj la teologio de la libereco. Ĉefaj trajtoj de tiuj ĉi kurentoj estas esploro de la sankta skribo kaj dediĉo al la mondo de l’ malriĉuloj. Neniam Vatikano aprobis la teologion de la libereco sed kondamnis ĝin kaj konstante persekutis la teologojn kiuj ellaboris kaj ekstarigis tiajn teologiajn traktatojn. La trista ekzemplo estas persekuto kontraŭ latinoamerika teologo Leonardo Boff pro siaj ideoj esprimitaj en la libro “Eklezio: karismo kaj povo”.
Asocio Viotoli havas volontecan karakteron kaj vivas dank’ al memfinanco. Ĝi estas senpartia, demokrata, liberista, ekologista, kontraŭrasista, kontraŭfaŝista. La komunumo vivas en konstanta dialogo inter Unuiĝo de la metodistaj kaj valdaj eklezioj ĉar ĝi estas ekumene orientita. Dum monataj kunvenoj la virina grupo havas okazon por praktiki kaj ellabori esplorojn de feministaj teologioj. Viva parto de la komunumo estas ankaŭ “La skalo de Jakobo”: amikeca kaj studa renkontiĝo inter gejoj kaj lesbaninoj. Diversaj bibliaj grupoj ĉiudimanĉe preparas la predikon dum la mescelebro. Persona pekkonfeso, tipika por eklezio katolika, ĉi tie estas komuna celebrado, “ĉar Dio al ni pardonas nek pro nia merito nek pro konfeso de niaj pekoj, sed pro fakto ke Dio estas amo kaj boneco”. Geedziĝajn ceremoniojn aŭ provedziĝon oni celebras dum komuna eŭkaristo kiun ordinare kondukas sacerdoto aŭ, okaze de lia malĉeesto, unu frato aŭ unu fratino. Ĉiusemajne unu el bibliaj grupoj havas taskon elekti bibliajn tekstojn kaj ellabori ĝin farinte predikon aŭ eĉ konstrui tutan liturgian celebradon. Tiumaniere estis naskitaj “kanonojn”, pli ol 200 eŭkaristaj preĝoj kiuj estas faritaj dum 30 jaroj.
La gazeto Viotoli respegulas esplorado de la vojo de komunumo kaj estas eldonita da samnomita asocio. Estas publikigitaj La kajeroj de Viotoli kaj libroj de don Franko Barbero. La komunumo dokumentas ĉiujn aktivadojn en la Folio de la komunumo kie estas skribitaj ĉefaj punktoj de la komunuma vivo inklude ideojn, renkontiĝojn, publikajn rekontiĝojn, reagojn pri aktualeco, politiko kaj religio.
Baza kristana komunumo estas la grupo de fideluloj, katolikaj aŭ el aliaj kristanaj konfesoj, kiuj praktikas kaj rekonas Evangelion kiel unu eklezio “alia” kaj diversmaniere de la oficiala eklezio t.e.(uzante ilian esprimon) “pli evangelie kaj konvikiĝinte”. Kvankam ili naskiĝis samtempe (post la 2-a vatikana koncilio) kaj interne de la sama institucio, oni devas distingi la bazajn kristanajn komunumojn kiuj evoluis en la Eŭropo kaj malakordas kun praktikoj kaj hierarĥikaj eklezioj de la bazaj ekleziaj komunumoj en Latina Ameriko kaj Afriko. Tiuj lastaj havas subtenon de la loka episkoparo kaj ekvivis pro misiista agado.
Fontoj: [1] CESNUR Center for Studies on New Religions, [2] Comunita’ crstiana di base di Pinerolo, http://it.wikipedia.org/wiki/Franco_Barbero. Wikipedia L’enciclopedia libera; Franco Barbero
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |